Statuo de Kristo Savinto


Statuo de Kristo Savinto estas statuo sur monteto Corcovado. La alteco estas 39,6 m kaj ĝi pezas 1145 tunojn. Ĝi estas laboraĵo de la franca skulptisto Maximilien Paul Landowski. Solene ĝi estis senvualigita la 12-an de oktobro 1931 kiel monumento de la brazila sendependeco de Portugalio, proklamita en la jaro 1822.

En julio de 2007 ĝi estis envicigita en novepokan liston de novaj sep mirindaĵoj de la mondo.